Menu

Psalmaro 54

BFB

1 Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon. 2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo. 3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela. 4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. 5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin. 6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona; 7 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate