Menu

Psalmaro 53

BFB

1 La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2 Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. 3 Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. 4 Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio? 5 Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. 6 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate