Menu

Psalmaro 61

BFB

1 Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon. 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko. 4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela. 5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. 6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn. 7 Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu. 8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate