Menu

Psalmaro 4

BFB

1 Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. 2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?Sela. 3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li. 4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela. 5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon. 6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! 7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas. 8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate