Menu

Psalmaro 130

BFB

1 El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. 3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata. 5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. 6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon. 7 Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo. 8 Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate